Josiah Willard Gibbs

Josiah Willard GIBBS (1839-1903) estis usona sciencisto kiu faris signifoplenajn teoriajn kontribuaĵojn al fiziko, kemio kaj matematiko. Lia verko pri aplikaĵoj de la termodinamiko estis grava en la transformado de la fiziko-kemio en rigora deduktiva scienco. Vidu tiukadres ekzemple artikolon kemia termodinamiko. Kune kun James Clerk Maxwell (1831-1879) kaj Ludwig Boltzmann (1844-1906), li kreis la statistikan meĥanikon, (esprimo kiun li kreis), eksplikante la Leĝojn pri Termodinamiko kiel konsekvenco el la statistikaj proprecoj de grandaj ensembloj de partikloj. Gibso ankaŭ laboris sur la aplikado de la Ekvacioj de Maxwell rilate al problemoj en fizika optiko. Kiel matematikisto, li elpensis la modernan vektoran kalkulon -- sendepende de la brita sciencisto Oliver Heaviside (1850-1925) --, kiu disvolvis similan laboron dum la sama periodo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search